ELI URBANOVÁ
(1922-2012)
ĉeĥa esperantlingva poetino
Eliška "Eli" URBANOVÁ (naskiĝis la 8-an de februaro,
1922 en Čáslav, Ĉeĥio - mortis la 20-an de januaro 2012 en Prago) estis
ĉeĥa poetino en Esperanto, honora membrino de UEA, laŭ knabina nomo
Vrzáková, instruistino kaj eks-akademianino. Kiel poetino Urbanová
debutis en la jaro 1940, kiam librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian
lirikaĵon en la ĉeĥa lingvo Zrcadlo (Spegulo). En 1948 ŝi ellernis
Esperanton kaj jam post kelkaj monatoj estiĝis tekstoj kaj versoj ... De
tiam ŝi verkis multajn originalajn poemojn, el kiuj la plej bonaj
atingis aprezon en Belartaj Konkursoj de UEA.
Eli Urbanová estas unu el fondintoj de Internacia Verkista Asocio en la
jaro 1956 kaj dum tri jaroj estis membro de juĝkomisiono por Belartaj
Konkursoj. Inter 1986 kaj 1995 ŝi estis akademianino. En 2001 ŝi akiris
OSIEK-premion pro Hetajro dancas.
Profesie instruistino, ŝi esperantistiĝis en 1948 kun Štefo Urban, ŝia
edzo ĝis 1955 kaj aŭtoro de la versa fablaro Nova Ezopo (1961). Ambaŭ
membriĝis en la Praga Esperanto-Klubo en 1949 kaj baldaŭ ekverkis en
Esperanto. am en 1940 Urbanová aperigis poemaron en la ĉeĥa. En la
periodo 1952-1957 ŝi ricevis dek premiojn, i.a. la unuan premion pri
poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1954. Fortan impulson al
Urbanová donis ŝia amikiĝo kun Julio Baghy, kun kiu ŝi ekkorespondis en
1952 kaj kiu vizitis Pragon en 1956. Ŝi aperigis la poemarojn Nur tri
kolorojn (1960), El subaj fontoj (1981), Verso kaj larmo (1986), Vino,
viroj kaj kanto (1995), Peza vino (1996; dulingva, kun ĉeĥa traduko de J.
Rumler), El mia buduaro (2001), Rapide pasis la temp’ (2003) kaj Prefere
ne tro rigardi retro (2007). Ŝiaj poemoj aperis ankaŭ en la kolektoj
Kvarfolio (1976) kaj Eli Urbanová - nuntempa Esperanta poetino (2005),
kaj en Esperanta antologio (1958 kaj 1983). Ŝia literatura ĉefverko
tamen estas Hetajro dancas (1995), ampleksa aŭtobiografia romano, kiu
ricevis la OSIEK-premion en 2001. Urbanová multe artikolis pri Esperanto
en la ĉeĥa kaj instruis la lingvon. En 1957 ŝi kunfondis Internacian
Verkistan Asocion, kiu funkciis dekon da jaroj. Ĝin sekvis en 1983
Esperantlingva Verkista Asocio, en kiu ŝi ankaŭ membris. De 1975 ĝis
1980 ŝi estis juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj. En 2003 OSIEK
dediĉis sian konferencon en Prago parte al ŝia verkaro. Ĝia prelegaro,
Intimaj temoj en Esperanto-beletro, aperis en 2005. Urbanová estis
membro de la Akademio de Esperanto 1986-1995. En 1996 ŝi fariĝis Honora
Membro de UEA. Saman distingon ŝi ricevis de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en
1982.
(laŭ la Vikipedio)
POEMOJ DE ELI URBANOVÁ
PEZA
VINO
Ja estis peza
vino,
kiun ni trinkis
kune.
Flamruĝa laŭ
koloro,
laŭ gust’ tre
dolĉa, ĉu ne?
Ni tostis... Du
pokaloj
ektintis pro la
ĝojo...
Trinkite - ĝis
la fundo.
Aĥ, je kioma
fojo?
Kaj pasas tag’
post tago
en vico senvaria
kaj jen anstataŭ
sobri
mi estas plu
ebria...
Ne volas
trankviliĝi
la pulseganta
sango.
Mi pezan vinon
sentas
ankoraŭ sur la lango...
|
EN SONĜO NUR
En
sonĝo nur
ni
niajn korpojn tuŝas
tremante pro volupt’,
en
sonĝo nur
mi en
la brakoj kuŝas,
venkito jen sen lukt’.
En
sonĝo nur
ni
pekas sen pudoro
regataj de pasi’,
en
sonĝo nur
mi tra
feliĉa ploro
diradas al vi: Ci!
|
SORĈISTINO
Okazis antaŭ
noktomezo...
Venis fremdul’
kun angla naz’...
Mi vendis min...
Je kia prezo?
Por fulmmomento
de ekstaz’
Nek gren’
prosperas,
nek la vino,
sorĉistino!
Ĝis nun ne vidis
tian nudon
urbo escepte
ekscitita.
Do distru vin!
Do pruvu prudon
per kruco
hipokrita!
Sekvis - sovaĝa
amindumo.
Min nur ekregis
malkviet’,
kiam aperis en
lunlumo
hufo anstataŭ la
pied’...
Nek gren’
prosperas,
nek la vino,
sorĉistino!
Ekzekutist’ en
poz’ konvinka,
tiu ne timas ian
sorĉon.
Al bel’ vi
lernis esti blinda,
jam tempo, kaptu
torĉon.
Baldaŭ diskuris
onidiro,
ke belulinon en
kaban’
vizitas stranga
kavaliro;
neniu estis ol
Satan’.
Nek gren’
prosperas,
nek la vino,
sorĉistino!
Jes, satrigardu,
scivoluloj,
rapide brulas
ligno, paljo!
Nutro tro forta
por okuloj.
Viktimon lekas
fajro.
Ĉu iu - tiel min
karesis?
Ĉu iu kisis -
kiel li?
Sub
tur-men-ti-loj mi konfe-sis
la tu-tan
verrr-on kaj eĉ - pli...
Nek gren’
prosperas,
nek la vino,
sorĉistino!
Jen adiaŭo...
Kaj sen danco.
Jen adiaŭo...
Kaj senkante.
Estu damni -!
Lasta pranco --
Ŝi falas
cindriĝante
|
TUKO
Tian mi aĉetis tukon:
verda estis ĝi kaj lila
kaj ol plumo pli facila,
nu, bela!
Mi ĝin ligis sub mentonon,
mi ornamis per ĝi nukon –
Kiu havis tian tukon?
Neniu!
Kaj li vidis mian ĝojon
kaj trioblan ĝojon sentis.
Se mi lin kun tuk' turmentis,
do dolĉe!
Mi la verdan tukon metis
nome sub la umbilikon –
Nuda timus mi kritikon,
konfesu!
Estis tuk' venene verda,
bela, lila en anguloj.
Al li sole la okuloj
ekbrilis –
Tie ĉi indiĝenino
nur en tuko sin apogis.
Jes, ĉi tie mi delogis
lin tiam!
Ĉion, ĉion mi memoras:
Kiel manojn li etendis –
Kiel verda tuko pendis
sur seĝo –
Ke li poste, jam trankvila,
al mi tiun tukon laŭdis –
Ke mi lin eĉ ronki aŭdis
volonte –
Verda tuko apartenas
al trezoro de mi, riĉa.
Foje estis mi feliĉa,
amata –
|
HETAJRO DANCAS
Kiel
en kristal’ ĵus ŝirita floro
pompas
vi, amant’, en la kadra oro,
ŝvebas
florparfum’ tra l’ izolsilento:
Dolĉa amtento.
Estas
nura ŝajn’ reciproka logo,
bela
trompo nur - okuldialogo.
Nur
naiva lud’, sed ĝi iĝas fajro.
Dancos hetajro.
Kaj
jam falas for la veluro - punto --
Kvazaŭ
movus vi per la hela frunto,
kvazaŭ
vere nun fulmaperus briloj
en la pupiloj...
Kantas
mia korp’ nudan kanton tange --
Kisu,
kisu min, kun paŝi’, ĝissange!
Pro
volupta trem’ mi ebrie svenas --
Kaj vi ne venas!
Ne
etendas sin en avid’ la mano,
male:
Via trajt’ - moka rid’, rikano!
Je l’
unua foj’ mi verŝante larmon
kaŝas la ĉarmon...
Post
la plorkonsol’ la raci’ admonas.
Sciu
do, amant’, ke mi vin pardonas,
ĉar ne
tuŝas ja kia ajn plezuro
bildon
sur muro.
|
SONĜO
En la
brua rond’, kvankam tre adora,
sola
estis mi, senespere sola.
Fakte
havis mi nuran intereson
trovi forgeson.
Funde
en anim’ doloriga dorno.
Aĥ,
likvidi ĝin dum balzama dormo!
Longe
regas min unu pet’, ne plio:
Venu, Julio!
Lumo
en la pord’... Diafane pura
paŝas
al mi vir’ en la tog’ purpura.
Li,
Julio mem! Mia patro, frato,
mia amato!
Kion
portas li? Ĉu ne oran liron?
Eksonoris kord’... Mi retenas spiron...
Kaj
jam tra l’aer’ melodio mola
ondas konsola...
Dioj,
kia bel’! Kiel rara sento
vibras
el muzik’ de ĉi instrumento!
Ludu,
ludu do! Al olimpa alto
levas al arto.
Pasis
melodi’, kun la dorm’ ĝi pasis.
Aŭ mi
sonĝas plu, aŭ mirakl’ okazis!
Jen
sur sofa ruĝ’ - je plej granda miro -
oras la liro.
|
APARTA SIGNO
Tiom mi deziris
tan havi!
Per ĝi ravi!
Silkon mi disŝiris.
Fi! Măllaŭdo.
Blanka haŭto.
Dio kun kompato
vidis tion:
Havu ion!
De nun sur manplato
jen fortuno:
Sun' kaj luno.
|
LAŬ
MIA EDZO
Laŭ mia edz',
al kiu multajn dankojn,
de la gepatroj
heredis mi nur mankojn.
Ja aŭdas mi,
pardonon, eĉ tro ofte,
ke mi naskiĝis
por peki tage-nokte.
Brrr... Havas mi
neniun bonan econ.
Se vi ne kredas,
demandu mian edzon!
|
KIAM MI VERSAS
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'.
Mi antikvajo, mi ruin', mi orf',
mi leviĝanta peze el la polv'...
Neniu venas: – Mia kara, ci!
Ah, ravi vin per aliteraci'!
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'.
Jes, hazardema, ekstra personec'.
Mi min disdonas po poem', po pec',
ja ŝatas riski, ŝajnas tia tip',
kun verso ludas kiel nun la zip'...
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'.
Min mem fascinas eble pli dekolt'
de homanimo ol de homa korp'
kaj por momento eble pli ol ĝi
la roz' jetita al mi el loĝi...
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'.
Mi supertrista, nu, ne monaĥin'...
Diru, legant', ke mi delogis vin,
sed nun ne legu, voku je taksi',
en mi tempestas nome la pasi'...
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'.
Kaj ĉio klakis okej, ĉio plej,
en la versejo, hejme, en dormej',
kaj mi matene ĉizis sur la pord',
pluan streketon, tiel, por la ord'...
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'.
Ve, al mi restis tute lasta tul',
sufiĉas movo, unu gesto nur –
stop, Urbanová, fino de striptiz'!
Do intertempe pa, adiaŭ, ĝis...
Kaj mi pri amo kaj mi pri la tomb',
kiam versas, estas mi seksbomb'. |
FOTO
Jen mi sen mask' post nokto nigra.
Mi relative freŝa, vigla.
Doloro!
Plej frue mi el nigra haro
por ŝanĝ holiaŭ nodon faros.
Doloro!!
Nun mi per kelkaj etaj movoj
al mi nigrigos okulbrovojn.
Doloro!!!
Fine mi vestos nigrajn ŝtrumpojn
kaj ĵetos plejdon trans la ŝultrojn.
Doloro!!!!
Normale dirus li: – Elinjo,
ci mia nigra ciganinjo!
Doloro!!!!!
Li, nigra ŝaf' de l'familio,
ĉar li ne vivis laŭ biblio.
Doloro!!!!!!
Mi devas lin ekkisi. Kvankam
nur lian foton nigrablankan.
Doloro!!!!!!!
For la fortun'. Sed ankaŭ ĉarmo.
Min morne markis nigra larmo.
Doloro!!!!!!!!
|
FENOMENO
Eraro, mi ne dormas...
Mi vidas fiŝojn... Du el ili
deviis de la granda aro
kaj de nun naĝis tra la maro
foje apud si, foje post si...
Detalo, kiu min fascinis.
Do, ankaŭ en la oceano
ekzistas io kiel amo...
Foje apud si, foje post si...
Kaj ree Jan, ni ambau... Eĉ nin
ne logas hom-amaso. Ĉu ne,
eĉ ni aperas ĉiam kune
foje apud ni, foje post ni...
Ni du simile katenitaj
per delikata senta ŝhuro.
Ni fenomeno de l'naturo
foje apud si, foje post si...
Eraro, mi ne dormas...
|
FRIGIDA
EDZINO
Nenio lia ŝin ekscitas:
nek la okul' trankvile blua,
nek buŝo, ĉiam predikpreta.
Kondut' entute tro kvieta
ŝin laca lasas kaj enua.
Jen kion diri ŝi hezitas.
Malvarma kiel mem marmoro
glitadas ŝi el vestkiraso...
Nur kiam ŝi sur lito kuŝas
kaj suverene li ektuŝas
dům ama akto sen ekstazo,
en ŝi eksplodas muta ploro.
|
|
|
Listo de verkoj:
Nur tri kolorojn (1960).
El subaj fontoj (1981)
Verso kaj larmo (1986)
Vino, viroj kaj kanto (1995)
Hetajro dancas (1995)
Peza vino (1996)
El mia buduaro (2001)
Rapide pasis la temp' (2003)
Prefere ne tro rigardi retro (2007)
|